Pri

Saluton, mi nomiĝas David REVOY kaj mi estas franca artisto naskita je 1981. Mi estas meminstruulo kaj fervorulo pri desegnado, pentrado, katoj, komputiloj, GNU/Linuksa libera kulturo, Interreto, eksmodaj rolludaj videoludoj, malnovaj mangaoj kaj animeoj, tradicia arto, japana kulturo, fantasto…

Post pli ol 10 jaroj da liberlaborado en cifereca desegnado, instruado, koncept‑grafiko, ilustrado, artestreco, mi decidiĝis komenci mian propran projekton. Finfine mi trovis manieron por miksi ĉiujn miajn pasiojn kune, kaj ties rezulto estas la projekto Pipro kaj Karoĉjo.

Mia taglibro : www.davidrevoy.com
Mia retpoŝto : info@davidrevoy.com

Mi laboras pri tiu ĉi projekto ekde Majo 2014 kaj dum tiu ĉi periodo mi ricevis helpon de multaj kontribuantoj kaj subtenantoj. Jen la listo :


Aŭtoreco :

Teĥnika prizorgado kaj kodo :
CalimeroTeknik, Craig Maloney , David Revoy, Gleki Arxokuna, GunChleoc, Jookia, Mjtalkiewicz (aka Player_2), Nicolas Artance, Noel, Quetzal2, Valvin, Xhire.

Prizorgado de datumbazo de SVG-dosieroj :
3dnett, CalimeroTeknik, Châu, David Revoy, GunChleoc, Karl Ove Hufthammer, Marc "Mc" Jeanmougin, Midgard.

Prizorgado de retejo kaj novaj eblaĵoj :
David Revoy, GunChleoc, Jookia, Valvin.

Traduko de retejo :

(Esperanto)
Traduko : ☆Verdulo.

Konstruado de la universo Herevo :

Kreinto : David Revoy.
Ĉefa prizorganto : Craig Maloney.
Redaktistoj : Craig Maloney, Nicolas Artance, Scribblemaniac, Valvin.
Korektistoj : Alex Gryson, CGand, Hali, Moini, Willem Sonke.

Bildrakontoj :

Specialajn dankojn al :


Ĉiuj patronoj de Pipro kaj Karoĉjo ! La projekto ekzistas danke al via subteno.
Ĉiuj tradukintoj de Pipro kaj Karoĉjo pro viaj kontribuoj :
Bat Blue, Butterfly, Elephant, Pink dog, Red Girafe.

La teamo de Framasoft pro ret‑gastigado de niaj tre grandaj deponejoj per ilia GitLab-apero Framagit.

La teamoj de Libera.Chat kaj Matrix.org pro la babileja kanalo #pepper&carrot.

Ĉiu libera kaj malfermkoda programaro, ĉar bildrakontoj de Pipro kaj Karoĉjo estas kreataj tute per libera/malfermkoda programaro ĉe la operaciumo GNU/Linukso. La plej gravaj programoj uzitaj estas :
Krita por krei artaĵojn (krita.org).
Inkscape por krei vektoran grafikon kaj vezikojn (inkscape.org).
Blender por krei artaĵojn kaj redakti filmetojn (blender.org).
Kdenlive por redakti filmetojn (kdenlive.org).
Scribus por kompostado de libroj (scribus.net).
Gmic por filtriloj kaj efikoj (gmic.eu).
Imagemagick kaj Bash por 90%-aŭtomatigo de la projekto.
Kaj finfine al ĉiuj programistoj, kiuj helpis ripari erarojn specifajn al Pipro kaj Karoĉjo :
A.l.e (Scribus), Boudewijn Rempt (Krita), David Tschumperlé (Gmic), Dmitry Kazakov (Krita), Jean Ghali (Scribus), Marc Jeanmougin (Inkscape), Tavmjong Bah (Inkscape), Wolthera van Hövell tot Westerflier (Krita).

…kaj al ĉiuj, kiujn mi evitis.



Permesilo :

CC BY
Tiu ĉi verko estas eldonita laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Aŭtorrajto © David REVOY 2026, www.peppercarrot.com

ALPHA website: work in progress, version 202603a | Page loaded in: 0.010348 seconds|| $lang: eo | favlang: || $mode: about | $content: index | $option: | $test: 0_sources/ep03_The-Green-Shadow/lang/fr/info.json